Asekonio (Aseconia, Asseconia aŭ Assegonia) estis romia setlejo apartenanta al la 19-a romia vojo, kiu iris de Bracara Augusta (Braga) al Asturica Augusta (Astorgo).

Laŭ la Itinero de Antonino, Asekonio, troviĝus inter Iria (Iria Flavia), kaj Brevis (Castrofeito). Ĝi provas identigi la restojn de la romia vilaĝo kiu ekzistis sur la teritorio en kiu poste konstruiĝis la Katedralo de Santiago-de-Kompostelo kiel Asekonio.