Aso (monero)

Romia bronza monero

Aso (de la greka, eis, unu aŭ de la latina aes, bronzo) estis la pramoneroj de la romianoj kaj tiuj kiuj sekvis kiel moneraj unuoj el bronzo. En tempo de la Romia monarkio ne havis Romo, ĝis la fino de tiu epoko, aliajn proprajn monerojn ol asoj aŭ onoj, ĉiuj de maldelikata fabrikado, ne stampitaj sed fanditaj. Tiuj plej antikvaj ne havis ajnan markon aŭ signalon kaj ili estas konataj de la numismatikistoj kaj historiistoj per la nomo de aes rude. Multe poste, venis alitipaj pecoj, kun marko kiel seka branĉeto nomitaj aes signatum. Sed novaj kaj malnovaj estis de formo, pezo kaj grando variaj kaj ili postulis la uzadon de pesilo por ĝia precizigo en komerco ĝis la epoko de la reĝo Servio Tulio meze de la 6-a jarcento a.K. (aŭ unu jarcento poste laŭ la leĝo de la Respubliko, laŭ aliaj) oni establis veran sistemon monunuan sur la bazo de la funta aso (pezo de unu romia funto de 293 gramoj) kiu estis nomita aes grave. Tiu sistemo komponiĝis el kvin onoj de la funta aso, kaj ĉiuj pecoj estis disko- aŭ lento-formaj (pli dikaj en la centra zono ol ĉe la bordoj) kaj ĉiu montris specialan figuron aŭ distingilon en anverso kun unuforma reverso kaj kun la signalo aŭ marko de ĝia mona valoro ambaŭflanke.

Romia aso.

Laŭ Francisko Azorín aso estas Kupra romana monero.[1]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 23.