Asparaga skarabo

(Alidirektita el Asparaga koleoptero)

La Asparaga skarabo (Crioceris asparagi) estas grava plago de asparago kaj en Eŭropo kaj en Nordameriko. Asparago estas ĝia nura manĝoplanto. Tiu skarabo estas 6.0 mm ĝis 9.5 mm longa kaj iom longeca. Ĝi estas metalbluecnigra kun kremkoloraj aŭ flavaj punktoj en sia ruĝbordaj elitroj. La larvoj estas dikaj kaj grizaj kun malhelaj kapoj.[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asparaga skarabo
Asparaga skarabo
Asparaga skarabo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Chrysomelidae
Latreille, 1802
Subfamilioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kaj la skaraboj kaj la larvoj manĝas la pinglecajn foliojn de la asparagaj plantoj, senigante la plantojn el la kapablo fotosintezi kaj stoki energion por estontaj jaroj. Aldone, ili manĝas la tigojn kaj demetas multajn ovojn en ili, kio malutiligas la produktadon. La larvoj manĝas la plantojn dum kelkaj semajnoj, poste falas surgrunden por pupiĝi. En unu jaro oni povas okazigi du aŭ tri generaciojn de la skarabo. La plenkreskuloj vintrumas en dormanta stato subgrunde aŭ en apuda plantorubejo.

La parazita vespo Tetrastichus coeruleus loĝanta ĉefe en Usono kaj en Eŭropo, povas okazigi ĝis 71% de mortindico en naturo kaj tial ĝi estis sukcese uzataj por biologia kontrolo.[3][4]

Referencoj redakti

  1. Cranshaw, Whitney. (2017-12-05) Garden Insects of North America: The Ultimate Guide to Backyard Bugs, 2‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 978-0691167442.
  2. Pests of Asparagus (angle). North Carolina State University (1a de Januaro 2003). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 8a de Julio 2019.
  3. (1a de Februaro 1975) “Bionomics and biotic control of the asparagus beetle, Crioceris asparagi, in western Massachusetts”, Environmental Entomology 4, p. 93–96. doi:10.1093/ee/4.1.93. 
  4. “The Common Asparagus Beetle and Spotted Asparagus Beetle (Coleoptera: Chrysomelidae): Identification, Ecology, and Management”, Journal of Integrated Pest Management 5, p. B1–B6.