Asocio pri Esperanto en Kameruno

La Asocio pri Esperanto en Kameruno (AEK; france Association Espérantiste Camerounaise) estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Kameruno. Ĝi havas sian sidejon en Dualao, la plej granda urbo de la ŝtato. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Victor Nto Nto. La Asocio pri Esperanto en Kameruno havas neformalajn rilatojn al Universala Esperanto-Asocio kiel ne-aliĝinta landa asocio.

Eksteraj ligiloj redakti

Bazaj informoj pri la asocio en la retejo de UEA

Vidu ankaŭ redakti

Kamerunaj esperantistoj

Kameruno

Kamerunaj montararbaroj