Astudillo [astuDiljo] estas municipo en la oriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Astudillo estas etimologie komprenebla kiel aludo al romia generalo Estatilio Tauro (vidu suben).

Astudillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 036  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 4° 18′ U (mapo)42.1919936-4.294512Koordinatoj: 42° 12′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 123 km² (12 300 ha) [+]
Astudillo (Provinco Palencio)
Astudillo (Provinco Palencio)
DEC
Astudillo
Astudillo
Situo de Astudillo
Astudillo (Hispanio)
Astudillo (Hispanio)
DEC
Astudillo
Astudillo
Situo de Astudillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Astudillo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Rivero Pisuerga.
 
La preĝejo de Sankta Petro.
 
La preĝejo de Sankta Eŭgenia.
 
La konvento de Sankta Klara.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 122,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 021 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 29 km de Palencio, provinca ĉefurbo, ĉe la limo kun la provinco Burgoso kaj inter la komarkoj Terkamparo kaj Cerrato.

Historio redakti

Estas romiaj restaĵoj. La loknomo Astudillo estas etimologie komprenebla kiel aludo al romia generalo Estatilio Tauro (sed ankaŭ estas alia hipotezo kiu rilatigas la nomon Astudillo kun «malgranda studio» kiun la episkopo Konancio translokigis el Palencio al Astudillo ĉirkaŭ la 7-a jarcento).

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La 10an de Majo 1147, la reĝo Alfonso la 7-a de Leono "la Imperiestro" donis la foruon de Castrojeriz al la loko de Astudillo.​ En la Mezepoko kaj poste ludis gravan rolon la tekstila industrio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la mezepoka urba kerno (popola arkitekturo), la murego, la tri preĝejoj, la konvento, blazondomoj kaj palacoj, ermitejo, subteraj vinkeloj, ktp. Krome estas nutrindustrio kaj ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti