Asturlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la astura lingvo

La asturlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la astura lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia n'asturianu. La projekto fondiĝis en julio 2004. La 16-an de julio 2024 ĝi enhavas 136 357 artikolojn.

Asturlingva Vikipedio
Retadreso ast.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo astura
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 16-a de julio 2024
Artikolnombro 136 357
Profundeco 10.2
Paĝoj 240 686
Redaktoj 4 206 770
Uzantoj 125 612
Aktivaj uzantoj 100
Administrantoj 8
Dosieroj 0
vdr

Historio

redakti
 
Vikipedio-teamo vizitanta la Parlamenton de Asturio.
 
Vikipediistoj kunvenantaj post la premia ceremonio de 2015.

Post ĝia fondo en julio 2004, la asturia Vikipedio atingis 1 000 artikolojn la 1-an de septembro 2004.

En 2015, Vikipedio ricevis la premion Premioj Princino de Asturio pri Internacia Kunlaboro.[1] Parolante ĉe la Asturia Parlamento en Oviedo, la urbo kiu aranĝas la premion, Jimmy Wales laŭdis la laboron de la vikipedianoj en la astura lingvo.[2] La nokton de la ceremonio, membroj de la Fondaĵo Vikimedio kunvenis kun vikipediistoj el ĉiuj partoj de Hispanio, inkluzive la lokan asturian komunumon.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti