Atako al Brécourt Manor

grava militagado okazinta en la D-Tago fare de usonaj soldatoj dum la elŝipiĝo en Normandio en la Dua mondmilito

La Atako al Brécourt Manor estis grava militagado okazinta en la D-Tago fare de usonaj soldatoj dum la elŝipiĝo en Normandio en la Dua Mondmilito. En ĝi, ili senutiligis 4 kanonojn kiuj bombardadis la trupojn de Aliancanoj kiuj elŝipiĝis sur la zono konata kiel Strando Utaho, oni trovis planojn kiuj indikis la lokon de la plej parto de germanaj kanonoj tra tuta Normandio, kio faciligis ties detruon, kio mildigis la situacion de la aliancanoj en la strandoj.

La atako estis planita kaj plenumita tiom brile ke ankoraŭ aktuale ĝi estas studita en la Militakademio de West Point kiel ekzemplo de atako al loko suferanta artilerion. La grupo de milita ŝajnigo 101, reproduktas fidele tiun okazaĵon kaj imitas la atakon al loko artileriata per la sama efektiveco kaj dispono kiel en la realo. En la praktiko oni realigas la samajn procedurojn kiel tiuj studitaj en West Point.

Vidu ankaŭ redakti