Atenco en la restoracio Maxim

La restoracio Maxim troviĝas en Haifa, en la nordo de Israelo, kaj la 4-an de oktobro 2003 ĝi fariĝis celo de terorisma atenco, en kiu mortis 21 homoj kaj 51 estis vunditaj. La atenco estis farita de 28-jara palestina virino Hanadi Ĝaradat, kiu eksplodigis sin mem ene de la restoracio. La restoracio estis posedita de judoj kaj de arabaj kristanoj, kiuj laboris kune, kaj estis konsiderata simbolo de paca kunekzisto inter judoj kaj araboj. Inter la viktimoj de la atenco estis 3 araboj, kaj 18 judoj. Inter la viktimoj ankaŭ estis du kompletaj familioj kaj kvar infanoj, inkluzive de dumonata bebo.

Memormonumento

La virino, kiu faris la atencon, estis studanta por fariĝi advokato kaj ankaŭ estis membro de la Palestina terorisma organizaĵo nomata "Islama Ĝihado". Ŝia fianĉo, ŝia frato kaj ŝia kuzo estis mortigitaj pli frue de la Israela armeo. Tio gvidis ŝin al la terorisma organizaĵo.

La restoracio estis komplete detruita en la atenco, sed ĝi estis remalfermita post kelkaj monatoj.

Kiel reagon al la atenco, kiu laŭ Israelo estis planita en la oficejoj de la Islama Ĝihado en Damasko, la postan tagon israelaj militaj aviadiloj bombis lokon kiu laŭ la israelanoj estis kampadejo kie oni trejnis teroristojn, en Ein Saheb, en Sirio. Neniu estis mortigita en ĉi tiu bombado. Temis pri la unua fojo kiam la israelanoj bombis lokon en Sirio ekde 1973.