Atlantika ĝibodelfeno

La Atlantika ĝibodelfeno (Sousa teuszii) estas specio de ĝibodelfeno kiu troviĝas en marbordaj areoj de Okcidenta Afriko, tre for el la hind-pacifikoceanaj areoj de la aliaj tri samgenraj specioj.

Sousa teuszii1.jpg
Sousa teuszii
Komparo de grandeco kun la homo
Cetacea range map Atlantic Humpback Dolphin

Ĝi estas konsirata draste endanĝerita fare de la IUKN.[1]

Aspekto redakti

Krom sia geografia teritorio, tiu specio estas distingebla el la aliaj ĝibodelfenoj pro sia kvanto de vertebroj (ekz. unu malpli ol la Ĉina ĝibodelfeno) kaj pro sia nombro de dentoj (26 ĝis 31 paroj).[2] Ili povas esti distingeblaj ankaŭ pro sia foertika korpo kun tre markata muzelo. Ili estas tipe ardezgrizaj dorse kaj flanke, nuance al helgriza ventre. La dorsa naĝilo estas malgranda kaj triangula, kaj kuŝas sur distinga kaj bone disvolvigita dorsa ĝibo.

Referencoj redakti

  1. Collins, T., Braulik, G.T. & Perrin, W. 2017. Sousa teuszii (errata version published in 2018). The IUCN Red List of Threatened Species 2017: e.T20425A123792572. https://dx.doi.org/10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T20425A50372734.en. alirita la 31an de decembro 2018.
  2. Atlantic Humpback Dolphin - Sousa teuszii - Details - Encyclopedia of Life.