Atlasa muŝkaptulo
La Atlasa muŝkaptulo Ficedula speculigera estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj, unu el la kvar specioj de Nigrablankaj muŝkaptuloj de la okcidenta Palearktiso. Ili estas endemiaj kiel reproduktanta specio de okcidenta Nordafriko.
Atlasa muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Atlasa muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ficedula speculigera ([[]], [[]]) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ili estis iam konsiderataj kiel raso de la eŭropa Blanknigra muŝkaptulo, kaj kiel tiu estas birdo nigra supre kaj blanka sube kun blankaj flugilmakuloj, vostobordoj kaj frunta makulo, sed Sætre et al. (2001) rekomendis, ke ĝi estu konsiderata kiel propra specio. Identigo aperas en Etherington kaj Small (2003) kaj van den Berg et al. (2006).
Referencoj redakti
- Etherington, Graham and Brian Small (2003) Taxonomy and identification of Atlas Flycatcher - a potential British vagrant Birding World 16:252-256
- Sætre, G-P., T. Borge and T. Moum (2001) A new bird species? The taxonomic status of 'the Atlas Flycatcher' assessed from DNA sequence analysis. Ibis 143:494-497
- van den Berg, Arnoud and the Sound Approach (2006) Phenology and identification of Atlas and Iberian Pied Flycatchers Dutch Birding 28(1):1-6