Attila Ármin Kelemen
Attila Ármin KELEMEN rumania hungara ĵurnalisto, amaskomunika entreprenisto naskita en Oradea la 29-an de julio 1973.
Kariero
redaktiAttila Ármin Kelemen diplomitiĝis pri filozofio en 1998 en UBB de Kluĵo. De 1999 li estis ĉefredaktoro de interneta portfolio Transindex de Kluĵo, de 2006 ĝia eldonisto, unu el ĝiaj publicistoj kaj blogistoj. De 2009 li estas direktoro de radioneto Erdély FM.
Libro
redakti- Így működik Markó Béla, intervjuvolumo kun politikisto Béla Markó, Koinónia, 2012.
Fonto
redakti- Erélyi magyar kikicsoda, 2010.