August Heinrich Julius LAFONTAINE (naskĝinta la 5-an de oktobro 1758 en Braunschweig, mortinta la 20-an de aprilo 1831 en Halle) estis germana romanverkisto.

August Lafontaine
Persona informo
Aliaj nomoj Gustav Freier • Miltenberg • Selchow
Naskiĝo 5-an de oktobro 1758 (1758-10-05)
en Brunsvigo
Morto 20-an de aprilo 1831 (1831-04-20) (72-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Tombo St. Laurentius church
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo
Alma mater Universitato de Helmstedt
Familio
Patro Ludolf Lafontaine
Okupo
Okupo verkisto
vdr
August Lafontaine

Vivo redakti

Estante filo de pentristo li studis inter 1777 kaj 1780 en Helmstedt teologion kaj laboris kiel privata instruisto ĉe diversaj familioj ĝis 1789. En 1792 - intertempe li finis la interrompitan studon de teologio - li sekvis la soldatojn de Prusujo al Ĉampanjo en la rolo de batalkampa predikisto. En 1800 li iĝis privatulo en Halle, liberprofesiulo.

Post aplaŭdo fare de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj de reĝino Ludovikino por liaj skribaĵoj li iĝis kanoniko ĉe la katedrala konvento de Magdeburg. La filozofia fakultato de Halle faris lin en 1811 honora doktoro.

Graveco redakti

Lafontaine estas majstro de la filistra-senta familiromano en kiu la tendencoj de la grava sentimentalec-movado de la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj diluiĝis. La samo okazis en la samtempaj teatraĵoj de August Wilhelm Iffland kaj August von Kotzebue.

Lafontaine estis tre fekunda verkisto skribante pli ol 150 volumoj, komence sub pseŭdonimoj (Gustav Freier, Miltenberg, Selchow). Liaj plej bonaj rakont(ar)oj estis: »Gemälde des menschlichen Herzens« (1792); »Leben und Taten des Freiherrn Quinctius Heymeran von Flaming« (1795/96); »Familiengeschichten« (1797–1804); »Schilderungen aus dem menschlichen Leben« (1811 ss.); »Die Pfarre am See« (1816).

Malgraŭ atakegoj kontraŭ Lafontaine fare de disĉiploj de romantikismo (ekz. de August Wilhelm Schlegel en »Schriften« 12/p. 11) la verkado ne ĉesis nek la legantaro iĝis malfidela. Ekzistas ankaŭ morala verko por virinoj, »Sittenspiegel für das weibliche Geschlecht« (1804–07)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 41 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti