Aurél Czekelius
(Alidirektita el Aurél Czikelius)
CZEKELIUS Aurél (cekelius) estis hungara inĝeniero naskita en Csiklóbánya la 5-an de oktobro 1844 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de novembro 1927.
Kariero redakti
Czekelius studis en la teknikuniversitato de Budapeŝto kaj ekde 1869 li laboris al MÁV (Magyar Állami Vasutak, Hungaraj Ŝtataj Fervojoj). Li projektis plurajn pontojn kaj gvidis iliajn konstruajn laborojn. En 1881 oni nomumis lin ano de la novorganizita teknikkonsilantaro. Ekde 1894 li estis gvidanto de la Dunahídosztály (Danubpontdepartemento).
Pontoj konstruitaj redakti
- Malnova Erzsébet-ponto;
- Ferenc József (hodiaŭ Szabadság)-ponto;
- Danubpontoj en Pozsony kaj {Komárom];
- Vág-ponto de Puchó;
- Ponto de Tisa en Tiszaújlak;
- Ponto de Maros en Marosújvár.
Verkoj redakti
- A budapesti Ferenc József híd építésének története (Bp., 1896)
Fontoj redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon
- hungare kun foto