Autilla del Pino [aŭTIlja delPIno] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Autilla del Pino estas komprenebla etimologie kiel Altejo de la Pino.

Autilla del Pino
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 210  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 4° 38′ U (mapo)41.983055555556-4.6330555555556Koordinatoj: 41° 59′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 34,58 km² (3 458 ha) [+]
Autilla del Pino (Provinco Palencio)
Autilla del Pino (Provinco Palencio)
DEC
Autilla del Pino
Autilla del Pino
Situo de Autilla del Pino
Autilla del Pino (Hispanio)
Autilla del Pino (Hispanio)
DEC
Autilla del Pino
Autilla del Pino
Situo de Autilla del Pino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Autilla del Pino [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de Autilla del Pino en la provinco Palencio.
 
Rigardejo.
 
Laborkabanoj.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 600 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 10 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

En la municipa teritorio estas la loĝloko Paradilla del Alcor.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Fine de la 11-a jarcento ĝi estis nomita "Villa Ota y Villa Otiella" reference al alta urbo. Estas sur altebenaĵo de 860 metroj de alteco, kun famo de rigardejo al la komarko, sub kiu estas serio de vinkeloj kiuj nuntempe estas uzataj kiel distrejoj. Autilla havis murego, sed de tiu murego oni konservis nur unu el ties pordegoj, konata aktuale kiel ĉefa arko.

La preĝejo de Autilla del Pino de stilo herera, datas de la 16-a jarcento, kun cetero de la 13-a jarcento. La ermitejo estis ekkonstruita en la 16-a jarcento kaj rekonstruita kaj ampleksigita inter 1768 kaj 1776. La stratoj konservas blazondomojn, elstare unu el ili ĉe la strato San Antón de la 16-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo kaj la laborkabanoj en la drasejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti