Autobiografía de Federico Sánchez

LIbro de Jorge Semprún

Autobiografía de Federico Sánchez estas libro de la hispana verkisto Jorge Semprún, publikigita en hispana lingvo en 1977 kaj sekvajare en franca kun la titolo Autobiographie de Federico Sánchez, en traduko de Claude kaj Carmen Durand.

Autobiografía de Federico Sánchez
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Semprún
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1977
Ĝenro eseo
Honorigoj Premio Planeta
vdr

La aŭtoro parolas pri sia memoro kaj vivo, ĉefe kiel sekreta agento de la Komunista Partio de Hispanio en la 1950-aj jaroj: pro tiu libro li ricevis la Premion Planeta en 1977.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Post la Dua Mondmilito, li ekaktivis en la kontraŭfrankisma agado, kaj en 1952 aliĝis al la komunista partio. El 1953 ĝis 1962 li aktivis en la kontraŭfrankisma rezistado uzante diversajn pseŭdonimojn, inter kiuj tiun de Federico Sánchez, titoliga. En 1954 kaj 1956 li iĝis estrarano de la partio, ĝis 1962 kiam Santiago Carrillo forpelis lin el la postenoj kaj en 1964 el la partio mem. Oni analizas la komplotojn de tiu epoko en kiu gravis la stanilisma tendenco. Ankaŭ memoroj, liaj kaj de aliuloj, pri la naziaj koncentrejoj estas obsedaj temoj, kaj de tie oni alvenas al 1975 kaj la morto de Franco. Tamen ĉiam revenas al la memoro la kunsido de 1962 en kiu li estis forpelita el la partio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.