La avela muskardenoordinara muskardeno (Muscardinus avellanarius) estas musosimila, nokta ronĝulo en la familio de la gliredoj (Gliridae) kaj la sola vivanta specio en la genro muskardeno (Muscardinus).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avela muskardeno
Avela muskardeno (Muscardinus avellanarius)
Avela muskardeno (Muscardinus avellanarius)
Biologia klasado
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Sciuromorfoj Sciuromorpha
Familio: Gliredoj Gliridae
Subfamilio: Leithiinae
Genro: Muskardeno Muscardinus
Muscardinus avellanarius
(Linnaeus), 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La muskardeno pezas 15 ĝis 40 gramojn kaj atingas longecon ĝis preskaŭ 15 cm; la vosto havas preskaŭ la duonon (5,8 ĝis 6,8 cm) de la longeco. La felo estas flava-bruneta ĝis ruĝa-bruneta kun blanka makulo ĉe gorĝo kaj brusto, ĉe la vosto ĝi estas plejofte iom pli malhela. La muskardeno iĝos 3 ĝis 4 jaroj en la naturo kaj estos seksmatura kun unu jaro.

Manĝoj redakti

La muskardeno manĝas burĝonojn, semojn, berojn, insektojn, birdajn ovojn, malgrandajn senvertebrulojn, juglandojn kaj avelojn. Ĝi do apartenas al ĉiomanĝantoj.

Naturaj malamikoj redakti

La naturaj ĉefmalamikoj de la muskardeno estas ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), vizelo (Mustela nivalis) kaj ermeno (Mustela erminea). Pliaj malamikoj estas musteloj (Mustela), akcipitroformaj birdoj kaj strigoformaj birdoj, ekz. turstrigo (Tyto alba) kaj arbarstrigo (Strix aluco).

Ĉar ĝi ne povas defendi sin, muskardenoj estas fuĝaj bestoj.

Dum la portempa vintrodormo ĝi estas kelkfoje elterigata kaj manĝata de aproj (Sus scrofa).

Eksteraj ligiloj redakti