Avellaneda (Ávila)

Avellaneda [abeljaNEda] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Avellaneda estas komprenebla etimologie kiel Avelarbaro.

Avellaneda
Avellaneda, Ávila 39.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05580 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 5° 23′ U (mapo)40.388611111111-5.3880555555556Koordinatoj: 40° 23′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 352 m [+]
Areo 12,78 km² (1 278 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Avellaneda
Situo de Avellaneda

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Avellaneda, Ávila [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Avellaneda en la provinco Avilo.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun La Aldehuela, Santiago del Collado, Aldeanueva de Santa Cruz kaj Santiago de Tormes.

HistorioRedakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Oni supozas, ke loka pastro, nome iu Alonso Fernández de Zapata aŭ Alonso Fernández de Avellaneda, verkis la duan falsan parton de El Quijote, kiu estis konata ankaŭ kiel la Quijote de Avellaneda, kvankam ne estas pruvaro pri la afero.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado (bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). El 1987 ekfunkciis minejo de konstrumaterialo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti