Averso

la tipe antaŭa flanko de monero, medalo, ktp.

Averso (aŭ bildflanko, komparu kun reverso) estas la flanko de la plata objekto kiu estas normale elmetata al la vido: averso de la medalo, monero, ŝtofo, paĝo. Pro tio ĝi estas konsiderata la ĉefa flanko, dum la reverso estas konsiderata pli duaranga. Kiel etendigo oni povas paroli ankaŭ pri averso ĉe koverto, dokumento ktp.

Medalo kun Ludoviko Zamenhof (averso / bildflanko), projektita en 1959 de Józef Gosławski
Reverso de la medalo kun Ludoviko Zamenhof, projektita en 1959 de Józef Gosławski