Ovis orientalis estas la diskutinda specio, de la familio de la bovedoj, en kiu oni inkludas la aldomigitajn ŝafojn kaj diversajn naturajn ŝafojn eŭraziaj nomigitaj muflonoj kaj urialoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia ŝafo
vira Muflono (Ovis orientalis musimon)
vira Muflono (Ovis orientalis musimon)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Ovio Ovis
Specio: O. musimon, O. ammon
O. orientalis
Ovis musimon, Ovis ammon musimon, Ovis orientalis
Pallas, 1762
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Virŝafo de merina raso.

Linneo klasigis la aldomigitajn ŝafojn en 1758 en la specio Ovis aries. Kiam poste oni pruvis ke la nunaj aldomigitaj ŝafoj apartenas al la sama specio kiel ties natura praulo, la azia muflono klasigita kiel Ovis orientalis (orienta ŝafo), oni devis atribui ununuran sciencan nomon por ambaŭ. Ĝenerale en tiaj kazoj oni aplikus la principon de antaŭeco uzita en la scienca nomenklaturo, kiu regulas ke restu kiel specifa nomo tiu dekomence registrita, tiukaze aries. Sed la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo decidis en 2003 en la opinio 2027 ke la ŝafoj, same kiel aliaj 17 aldomigitaj specioj, devis esti nomigitaj laŭ ties natura varianto, tiukaze Ovis orientalis, por eviti la paradokson ke la antaŭaj stirpoj, nome la naturaj, estu nomigitaj kiel subspecioj de siaj posteuloj. Tiele la specifa nomo kiu restis por la hejmaj ŝafoj, muflonoj kaj urialoj estas Ovis orientalis, dum restis la termino aries kiel trinoma nomo kiu aludas al la hejma subspecio.[1]

Subspecioj redakti

 
Grupo de urialoj (O. orientalis vignei).

Oni agnoskas naŭ subspeciojn de Ovis orientalis:[2][3]

  • Ovis orientalis aries, hejma ŝafo.
  • Ovis orientalis arkal, Transkaspia urialo.
  • Ovis orientalis cycloceros, Afgana urialo.
  • Ovis orientalis isphahanica, Esfahana muflono.
  • Ovis orientalis laristanica, Laristana muflono.
  • Ovis orientalis musimon, Eŭropa muflono.
  • Ovis orientalis ophion, Kipra muflono.
  • Ovis orientalis orientalis, Ruĝa muflono.
  • Ovis orientalis vignei, Ladaka urialo.

Notoj redakti

  1. International Commission on Zoological Nomenclature (2003). «Usage of 17 specific names based on wild species which are pre-dated by or contemporary with those based on domestic animals (Lepidoptera, Osteichthyes, Mammalia): conserved. Opinion 2027 (Case 3010).». Bull.Zool.Nomencl. 60 (1): 81–84. http://www.iczn.org/BZNMar2003opinions.htm#opinion2027 Arkivigite je 2008-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Wilson, D. E. & Reeder, D. M. (eldonistoj). 2005. Mammal Species of the World. A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld).. Arkivita el la originalo je 2009-02-12. Alirita 2015-03-06.
  3. Nomoj de la subspecioj de O. orientalis en Control fotoperiódico y regulación endocrina del cuerno del macho montés y el muflón. UCM.