Azusa (trajno)
La Azusa (あずさ) kaj Super-Azusa (スーパーあずさ) estas super-ekspresaj trajnoj de Orient-Japania Fervoja Kompanio, kiu kuras inter Ŝinĝuku kaj Macumoto tra la Linio Ĉuo (ĉefa) kaj Linio Ŝinonoi.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c9/E353_Super_Azusa_Kokubunzhi_Station_20180407.jpg/250px-E353_Super_Azusa_Kokubunzhi_Station_20180407.jpg)
La nomo "Azusa" signifas nomon de rivero, kiu fluas en Macumoto, Gubernio Nagano.
La Azusa estis lanĉita en oktobro 1957, kiel mez-ekspreso ĝi kuris inter Ŝinĝuku kaj Macumoto kaj finis la funkcii en aprilo 1960.
La Azusa nomo reviviĝis la 12-an de decembro 1966, estinte uzata por la super-ekspresa trajno, kiu kuras inter Ŝinĝuku kaj Macumoto.
La trajno Super-Azusa ekfunkciis en decembro 1994 kun nova vagonaro de serio E351.