BALÁs Béla [bala:j], sipeki estis hungara kuracisto, laboratoria fakkuracisto. Li naskiĝis en Nagybánya la 18-an de julio 1912 kaj mortis en Budapeŝto la 8-an de februaro 1973.

Kariero redakti

Béla Balás akiris diplomon en la Universitato de Budapeŝto en 1936 kaj li laboris en la Malsanulaejo János de Budapeŝto, de 1939 en la Malsanulejo Ruĝkruco, de 1940 en Ipolyság, de 1942 en Satmaro li estis distrikta ĉefkuracisto, inter 1944–46 militkuracisto, de 1946 laboratoria kuracisto de Malsanulejo Poŝtisto de Budapeŝto, poste ties fakkuracisto, de 1949 laboratoria kuracisto de la Landa Sangprovizada Servo, de 1951 ĝis sia morto sekciestro-ĉefkuracisto de la laboratorio de la Landa Reŭmatisma- kaj Fizikoterapia Instituto.

Libro redakti

  • Laboratóriumi asszisztensképzés (manlibro por sanitaraj faklernejoj, Bp., sen jaro).

Fonto redakti