Béla Csákány
Béla CSÁKÁNY [ĉAkAnj] rumania hungara juristo, ekonomika fakverkisto. Li naskiĝis en Braŝovo la 14-an de novembro 1911 kaj mortis la 14-an de novembro 1996.
Béla Csákány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1911 en Braŝovo |
Morto | 14-an de novembro 1996 (85-jaraĝa) en Braŝovo |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto ![]() |
Kariero
redaktiBéla Csákány akiris en 1933 jursciencan doktortitolon en Kluĵo kaj li laboris kiel advokato en sia naskiĝurbo. De 1944 li estis tri jarojn ĉefsekretario de MNSZ, deputito de parlamento, poste konsilanto de Rumana Nacia Banko (1947–50), de 1948 universitata profesoro en Kluĵo. Li ekpublikigis en Ifjú Erdély, estis teknikredaktoro de Erdélyi Fiatalok, rubrikestro de Brassói Lapok. Dum la dua mondmilito li estis ĉefkunlaboranto de Déli Hírlap de Temeŝvaro, poste unu el fondintoj kaj redaktorooj de Népi Egység (1944-45). Li estis pli poste redaktoro de universitata publikaĵo Studia (1957–65), publikigis en Contemporanul, Igaz Szó, Korunk, Utunk, Előre, Igazság.
Verko
redakti- Az állami vállalat saját pénzeszközei (Jogi Kiskönyvtár 11. 1958).
Fontoj
redakti- Biografiaj indikoj Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine