ZALA Béla estis rumania hungara redaktoro, deklamisto. Li naskiĝis en Arado (hodiaŭ Rumanio) la 5-an de decembro 1898 kaj mortis en Arado la 31-an de marto 1972.

Kariero redakti

Béla Zala en jaroj 1918–20 frekventis la Aktoran Akademion de Budapeŝto. Reveninte en sian naskiĝurbon, li estis deklamisto inter la du mondmilitoj. En 1925 li estis redaktoro de revuo Genius, en 1926 direktoro de revuo Periszkop; en 1927 respondecredaktoro de revuo Literatura. De 1950 li estis ĝis sia morto direktoro de Distrikta Muzeo de Arado.

Fonto redakti