La Isetta estas la markonomo de la plej konata 'bobelaŭto' kiu unue estis produktita de la itala firmao 'Iso SpA' de Renzo Rivolta.

Isetta
BMW Isetta, konstrua jaro 1955
BMW Isetta, konstrua jaro 1955
modelo de aŭtomobilo
Produktanto BMW
Motoro kaj transmisio
Motoro Benzinmotoro:
0,25–0,30 litroj
(8,8–9,6 kW)
Pezo kaj povumo
Pezo 350 kg
Dimensioj
Longeco 2 285 mm
Larĝeco 1 380 mm
Alteco 1 340 mm
vdr
BMW Isetta 300
la interno de la Isetta
BMW Isetta dum la IAA 2009

La Isetta estas nano-aŭto kiu karakterizas pro la unuopa pordo je la fronto kaj eta ŝpurlarĝo malantaŭe.

La materialmalabundo post la Dua Mondmilito kaŭzis grandan popularecon de kompaktaj aŭtoj, ofte kun tri radoj. Estis bezono al kovrita transporto sed oni ankoraŭ ne estis multpostulema al bagaĝospaco aŭ sekureco. La Isetta kaj ankaŭ la Messerschmitt montris futurismajn formojn per la kajuteca karoserio kaj konveksaj fenestroj.

Post la Dua Mondmilito ankaŭ BMW malrapide ekproduktis aŭtomobilojn, sed la modeloj 501 kaj 502 estis tro multekostaj kaj ekskluzivaj por atingi altajn vendonombrojn. La publiko bezonis pageblajn aŭtojn, kaj BMW rekonis tiun niĉomerkaton.

En Torino la teknikistoj vidis la Avantgarde Isetta-n de Iso. La speciala nekonvencia koncepto okulfrapis, sed BMW vidis eblojn en tiu aŭtomobilo. La dutakta motoro simple povis esti anstataŭigita per 250kc-motociklomotoro kun 12 ĉp kaj aliaj optikaj kaj teknikaj detaloj estis plibonigitaj. En unika koncepto oni metis la pordon je la fronto, pro kio la stirilo kaj la instrumentpanelo malfermiĝis eksteren. La ŝoforo kaj ties pasaĝero fakte povis enpromeni la aŭton.

En 1955 oni montris la BMW Isetta-n al la gazetaro kaj ĝi estis bone akceptita de la publiko. En tiu jaro oni konstruis 13 000 ekzemplerojn, kaj en Germanio en 1957 oni vendis preskaŭ 40 000 ekzemplerojn. Kune kun la Goggomobil Isetta estis tre sukcesplena aŭto en tiu kategorio. En 1962 oni haltigis la produktadon ĉe BMW, tiam oni konstruis pli ol 160 000 ekzemplerojn.