La vorto havas plurajn signifojn:

  • bmx estas kodo de la bajmaka lingvo laŭ normo ISO 639-3 - lingvo de Papuo-Novgvineo parolata en la provinco Madang.
  • Krome BMX estas anglalingva mallongigo por speco de montara biciklado simile al transterena biciklado. Al la sportaj disciplinoj de la Olimpikoj en la Somera Olimpiko 2008 aldoniĝis nova disciplino provizore nomata BMX vetkura - aldone en la Somera Olimpiko 2020 aldoniĝis ankoraŭ plia disciplino nomata BMX liberstila. Ekde tiam oni bezonas esperantan nomon por la du disciplinoj: la mallongigo BMX, kiu fakte signifas "bicikla formo de motokroso", speco de konkurso per motorcikloj, aparte en Esperanto maltaŭgas, ĉar en tiu lingvo la litero ikso tute ne ekzistas. Ĝi tamen ankaŭ ĝenerale estas iom dubinda termino, ĉar ĝi konjektas ke motora moviĝo estas la origina, plej konata formo, kaj variaĵo sen motoro estas nur malkompleta kopiado - same oni ankaŭ ne malpermesus la vorton "biciklo" kaj anstataŭus ĝin per nova vorto "senmotora motorciklo". Sed por kontentiga traduko de la angla mallongigo al Esperanto ĝis nun (stato de junio 2022) mankas klara interkonsento.