Baŭncero (de la angla bouncer, ofte mallongigata al BNC) estas programo uzata por pludoni retajn trafikon kaj konektojn, simile al prokurilo. Uzi baŭnceron ebligas al uzanto kaŝi la originan fonton de ties konekto, kio provizas privatecon kaj ebligas vojigi la trafikon trans certa loko. Baŭncero povas ankaŭ esti uzata por kaŝi la veran celon de konekto.

Ofte oni uzas baŭnceron sur alia servilo en IRC, kie estas alie tre facile trovi la IP-adreson de uzanto, kaj baŭncero povas ĝin kaŝi.

Multaj baŭnceroj restas konektitaj al IRC-servilo, se la IRCumilo malkonektiĝas de la interreto. Ofte mesaĝoj al la uzanto (aŭ eĉ al ĉiuj babilejoj, kie la uzanto ĉeestas) estas konservataj kaj sendataj al la uzanto, se tiu rekonektiĝas.

Ekzemploj de baŭncerprogramoj estas psyBNC, sBNC kaj ZNC.