La Baedeker BlitzBaedeker-aj aeratakoj estis serio de atakoj fare de la Luftwaffe al urboj de Anglio dum la Dua Mondmilito.

Ruinoj post bombardado sur Norwich.

Tiuj aeratakoj estis planitaj responde al detrua pliigo en la efektiveco de la bombatakoj fare de la Reĝa Aerarmeo (RAF), kiuj startis per la bombardado de Lübeck en marto 1942. La celo estis komenci reprezalian interŝanĝon por devigi la RAF malpliigi siajn agadojn. Por pliigi la efikon sur la vivo de civiluloj, la celoj estis elektitaj pro siaj kulturaj kaj historiaj gravoj, pli ol pro ajna milita valoro. La ĉefa serio de aeratakoj ekis fine de aprilo 1942, kaj finis fine de majo, kvankam la urboj plue estis celo pro siaj kulturaj valoroj dum la venontaj du jaroj.

Ĝi estis relativa malsukceso. Post la origina Blitz kontraŭ britaj urboj, ĉirkaŭ unu jaron poste, la RAF ege estis pliboniginta sian noktan luktokapablon kaj enkondukis la radarojn AMES Tipo 7 specife por la nokta luktado. La perdoj de la bombaviadila forto de la Luftwaffe estis neelteneblaj, kaj pro diversaj tialoj la damaĝo al la celitaj urboj estis minimuma kompare kun la Germana bombokampanjo de 1940-41, aŭ la samtempa kampanjo de la Aliancanoj kontraŭ Nazia Germanio. Tamen, la atakoj rezultis en la morto de ĉirkaŭ 1,600 civiluloj kaj dekoj da miloj da damaĝitaj hejmoj.

Nomo redakti

 
La gvidlibro Baedeker pri Granda Britio por 1937.

La bombatakoj estis referencataj de ambaŭ flankoj kiel "Baedeker raids",[1] derivitaj el la komento fare de germana propagandisto. Barono Gustav Braun von Stumm, parolanto de la Germana Eksterlandafera Servo, ŝajne diris la 24an de aprilo 1942, "Ni iros kaj bombardados ciun konstruaĵon en Britio markitan per tri steloj en la Baedeker-a Gvidlibro",[2] reference al la popularaj veturgvidiloj Baedeker. Goebbels estis furia; ema klasigi la britajn atakojn kiel "terorbombado", li estis same preta deklari la germanajn klopodojn kiel "reprezaliaj decidoj".[3] Improvizite aludis Stumm "efektive oni akceptis, ke la germanoj celis kulturajn kaj historiajn celojn, ĝuste kion la germanoj ne volis fari, kaj Goebbels demarŝis por certigi, ke tio ne okazos denove".[4]

Celoj redakti

Oni atakis urbojn Bath, Norwich, Hull (ankaŭ vere milita celo), Poole, Grimsby, Canterbury kaj Exeter. Estis frapitaj kelkaj katedraloj, preĝejoj kaj aliaj monumntoj.

Notoj redakti

  1. Price p. 132
  2. Grayling, p. 51
  3. Hastings, p. 232
  4. Rothnie, p. 131

Bibliografio redakti

  • Gilbert, Martin: Second World War (1989) Weidenfeld & Nicolson
  • Grayling, A. C. (2006); Among the dead cities; Bloomsbury (2006); ISBN 0-7475-7671-8, pp. 50–52
  • Harris, Arthur (1947); Bomber Offensive, Pen & Swords, (Paperback 2005); ISBN 1-84415-210-3; p. 105
  • Hastings, M: Bomber Command, (1979) Pan Books; ISBN 0-330-39204-2
  • Price, Alfred: Blitz on Britain 1939–1945, (1977) Ian Allan (no ISBN)
  • Rothnie, Niall: The Baedeker Blitz (1992) Ian Allan; ISBN 978-0-7110-2038-2
  • Terraine, John: The Right of the Line (1985), Hodder & Stoughton; ISBN 0-340-26644-9