La Bajkala MontaroBajkalaj Montoj (ruse Байкальский хребет, Bajkalskij ĥrebet) estas deklivaro super la nordokcidenta bordo de la lago Bajkalo en suda Siberio, Rusio.[1] La Centrasiberia Altebenaĵo limiĝas sude de la orientaj montoj Sajan kaj de la Bajkala Montaro.

La Bajkala Montaro estas la origino de la rivero Lena. Tiuj montoj ĉirkaŭ la lago Bajkalo estas tre dense arbaraj de grizaj alnoj, poploj, lanugaj betuloj, larikoj, abioj, pinoj, kaj piceoj.[2]

Ties plej alta pinto estas la Ĉerski Monto (2,572 m) nomita laŭ la Pola esploristo, Jan Czerski.

Referencoj redakti

  1. Biakado-Lensky. Center for Nature Conservation - Wild Russia. Arkivita el la originalo je 28a de Septembro 2006. Alirita 2006-10-23.
  2. Images of the Baikal from various sources. Alirita 2006-10-23.

Eksteraj ligiloj redakti