La tremolecaj poploj [1] estas grupo de poploj en la familio de salikacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tremolecaj poploj
Ŝajntremola poplaro, aŭtune, Arizono
Ŝajntremola poplaro, aŭtune, Arizono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Sekcio: Populus (aŭ Leuce)
vdr

Specioj redakti

Ekzistas kvin tipaj specioj en la grupo :

Vivejo kaj longviveco redakti

 
Ŝajntremola poplaro, aŭtune, Koloradio.

La kvin tipaj tremolecaj poploj estas ĉiuj indiĝenaj en malvarmaj regionoj kun malvarmetaj someroj, ĝenerale en la nordo de la holarkta ekozono, etendante sude ĉe altaj altitudoj en la montaro. Nur ĉina poplo atingas la plej nordajn partojn de la orientaliso, nome en suda Ĉinujo. Ekzemple blanka poplo (Populus alba) kontraŭe, ne apartenanta al grupo de tremolacaj poploj, estas indiĝena en pli varmaj regionoj, kun varmaj sekaj someroj. Tiuj arboj estas ĉiuj mezgrandaj foliarboj atingantaj altecon de 15-30 metroj.

Ĉiuj tremolecaj poploj (inkluzive de blanka poplo) tipe vegetas en grandaj klonaj kolonioj, kiuj originis de unuopa arbido, kaj disvastiĝis helpe de draĵoj; novaj tigoj en la kolonio povas ekaperi ĉe ĝis 30-40 metroj de la gepatrarbo. Ĉiu individua arbo povas vivi dum 40-150 jaroj supergrunde, sed la radiksistemo de la kolonio estas longeviva. En iuj kazoj, dum miloj da jaroj novaj trunkoj estas senditaj supren kiam la pli malnovaj trunkoj mortas supergrunde. Por tiu kialo ĝi estas konsiderita esti indikilo de praaj duonarbaroj. Unu tia kolonio en Utaho, havanta la kromnomo de "Pando", estas taksita aĝi 80 000 jarojn, eble la plej maljuna vivanta kolonio de tremolecaj poploj. Iuj tremolec-poplaj kolonioj iĝas tre vastaj kune kun la tempo, disvastiĝantaj proksimume metron ĉiun jaron, poste kovrantaj multajn hektarojn. Ili povas postvivi arbarajn incendiojn, ĉar la radikoj ne suferas de la varmeco de la fajro, kaj novaj ŝosoj elkreskas post la incendio.

 
Folio de granddenta poplo.

Tamen, tremolecaj poploj ne prosperas en la ombro, kaj estas malfacile por arbidoj ekkreski en jam matura tremoleca poplaro. Fajro senpere profitigis tremolecajn poplojn, ĉar ĝi permesas al la arbidoj prosperi en malferma sunlumo en la bruligita pejzaĝo. Lastatempe, tremolecaj poploj obtenis pliigitan popularecon en forstado, plejparte pro siaj rapida kreskokvoto kaj kapablo regeneriĝi de ŝosoj, farante la rearbarigon post rikoltado multe pli malmultekosta, ĉar neniu plantado aŭ semado estas postulataj.

Kontraste kun multaj arboj, la ŝelo de la tremolecaj poploj estas bazoriĉa, signifante ke tremolecaj poploj estas gravaj gastigantoj por briofitoj [2] kaj funkcias kiel nutraĵplantoj por la larvoj de papiliospecioj.

Junaj tremolecaj poploj estas grava laŭsezona furaĝo por la eŭropa leporo kaj aliaj bestoj en frua printempo. Tremolecaj poploj ankaŭ estas la preferataj specioj de la eŭrazia kastoro.

Uzado redakti

 
Aŭtuna koloro de tremolo.

Tremolec-popla ligno estas blanka kaj mola, sed sufiĉe forta, kaj havas malaltan ekflamiĝemecon. Ĝi havas iom da uzoj, precipe por farado de alumetoj kaj papero, kie ĝia malalta ekflamiĝemeco pli sekurigas ol la plej multaj aliaj lignospecoj. Pecetigita tremolec-popla ligno estas uzita por pakado kaj plenigado, foje nomita "lignolano" (angle : wood wool). Ĝi ankaŭ estas populara bestoŝutaĵo, ĉar al ĝi mankas la fenoloj asociitaj kun pino kaj junipero, kiuj supozeble kaŭzas spir-sistemajn malsanojn por iuj bestoj. Varmtraktitaj tremolecaj poploj estas populara materialo por la internoj de saŭnoj. Dum starantaj arboj foje emas putri ekde la kerno eksteren, la seka ligno tre bone solidiĝas, estiĝanta arĝenta-griza kaj rezistema al putrado kaj kurbiĝado, kaj estis tradicie uzita por kampara konstruado en la nordokcidentaj regionoj de Rusujo (precipe por tegmentokovraĵoj, en la formo de maldikaj latoj).

Tremolecaj poploj kaj aliaj membroj de la poplo-genro enhavas salikilatojn, kunmetaĵojn rilatajn al aspirino. Folioj kaj foliburĝonoj de tremolecaj poploj estis uzitaj por trakti brulvundojn, inflamojn, dolorojn, kaj ŝveligantajn artikojn. Amara tizano de ŝelo kaj foliaro servis al traktado de moderaj urinduktinflamoj. La Oĝibvoj utiligis la internan ŝelon de la trunko kiel kataplasmon, kaj la Krioj manĝis la internan ŝelon en la printempo kiel mildan puriganton [3].

Referencoj redakti

  1. angle technology transfer fact sheet: Populus spp.. Forest Products Laboratory: R&D USDA. United States Department of Agriculture Forest Service. Alirita 20 September 2010.
  2. angle The Biodiversity and Management of Aspen woodlands: Proceedings of a one-day conference held in Kingussie, Scotland, on 25th May 2001
  3. angle Moerman, Daniel E. 1998 : Native American ethnobotany, pp. 427-433

Eksteraj ligiloj redakti