Krioj estas indiana tribo de Nordameriko. Ili ĉeestas de la Roka Montaro ĝis la Atlantiko, en Kanado kaj en Usono. Ilia prapatra lingvo estis unu de la plej parolitaj lingvoj de norda Nordameriko, sed ne ĉiuj Krioj parolas ĝin la tutan tempon de sia ekzisto. La angla kaj la franca estas pli komune uzataj.

Krioj
etno
Unuaj naciojUsonaj indianojIndianoj
Unuaj nacioj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
AnglikanismoPentekosta Kristanismokatolika eklezio
vdr
Georgo Catlin. " I-Al-Vis-Ka-Zit , Li-Kiu-Havas-Okulojn-Malantaŭ" (1832)

La Krioj formas la plej grandan aŭtoktonan grupon de Kanado kun pli ol 200 000 homoj. Ili estis konataj pro ilia komprenemo al intertriba geedziĝo. La Metisoj (de la franca, Métis, kaj signifas rasmiksoj) estas grupo naskinĝinta de la kuniĝo de Krioj kaj, origine, de kanadaj Francoj, kvankam la vorto Métis povus esti ĝenerale uzata por indiki kombinadon de aŭtoktonaj rasoj kaj eŭropaj rasoj.

La estroj de la kria nacio estas kunigataj en la Eeyou Istchee (Granda Kri-konsilantaro en Kria lingvo). Nuntempe la Ĉefestro estas Ted Moses de la Nunaviko, en Nord-Kebekio.

Vidu ankaŭ redakti