Balboa (León)

Balboa [balBOa] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Balboa estas etimologie rilatebla al Bona Valo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Balboa
Ayuntamiento de Balboa.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24525 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 287  (2021) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 6° 55′ U (mapo)42.706388888889-6.9230555555556Koordinatoj: 42° 42′ N, 6° 55′ U (mapo) [+]
Alto 684 m [+]
Areo 51,04 km² (5 104 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Balboa
Situo de Balboa

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Balboa, León [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Ruinoj de la kastelo.
Rura kabano palloza.
Preĝejo de Santa Marina.
Ruinoj de la kastelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Balboa, Cantejeira, Castañeiras, Castañoso, Chan de Villar, Fuente de Oliva, Lamagrande, Parajís, Pumarín, Quintela, Ruideferros, Ruidelamas, Valverde, Villafeile, Villanueva, Villariños kaj Villarmarín, okupas totalan areon de 51,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 287 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 157 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Cervantes (Lugo), Villafranca del Bierzo, Vega de Valcarce kaj Trabadelo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 988. Ĝi apartenis al la episkopo de Leono kaj poste al aliaj nobeloj. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kastelo, preĝejo, muzeo, ruraj kabanoj palloza).

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti