Ballantine Books estas grava libreldonejo en Usono, fondita en 1952 fare de Ian Ballantine kun sia edzino Betty Ballantine. Ĝi estis akirita de Random House en 1973, kiun siavice akiris Bertelsmann en 1998. La emblemo de Ballantine estas paro de spegulitaj literoj B dorso al dorso. [1]

Ballantine Books
eldonejopremsigno vd
Dum 1952 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Ian Ballantine vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Posedata de Penguin Random House vd
filiaj kompanioj Fawcett Publications • Gold Medal Books • Fawcett Crest vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Komence de la 1950-aj jaroj Ballantine altiris atenton kiel unu el la plej gravaj eldonejoj de poŝlibroj pri sciencfikcio kaj fantazio, komencante per The Space Merchants. Ĝi novigis proponante prefere novajn verkojn anstataŭ reeldonojn.

En la fruaj 1960-aj jaroj, la firmao okupiĝis pri konata rivaleco kun Ace Books por la rajtoj por represi la verkojn de J. R. Tolkien Kaj Edgar Rice Burroughs en formo de poŝlibro. Ballantine triumfis en la lukto por la verkado de Tolkien, kun iliaj eldonoj de The Lord of the Rings, inkludante mesaĝon sur la malantaŭa kovrilo fare de la propra Tolkien instigante la konsumantojn aĉeti la version de Ballantine kaj bojkoti "ne rajtigitajn eldonojn" (t.e. la versio de Ace Books). Ace ne pagas rajtojn al Profesoro Tolkien.

En 1968, Ballantine publikigis nefikcian libron rilatitan al "Star Trek", The Making of Star Trek [La Farado de Stela Vojaĝo] de Stephen E. Whitfield kaj Gene Roddenberry. Meze de la 1970-aj jaroj, Ballantine publikigis la serion "Star Trek Logs", dek-voluman serion de adaptiĝoj de la fama "Star Trek verkita de Alan Dean Foster.

Referencoj redakti

  1. Random House: Ballantine Books. Ballantine.atrandom.com. Alirita 2013-02-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2019-03-23.