Ballenberg (muzeo)

muzeo en Svislando

Ballenberg estas la nomo de granda subĉiela muzeo en setlejo Ballenberg en la komunumoj Brienzwiler kaj Hofstetten ĉe Brienz, oriente de Brienz en Berna Oberlando en Svislando. (La vorto "Ballen" estas simila de fojnostako, "berg" estas monto, la prononco estas ĉirkaŭ "bal-len-b(a)erg").

Muzeo redakti

La fama muzeo por turistoj montras la senluksan vivon de homoj en Svislando ekde mezepoko. Tiu granda muzeo enhavas pli ol 100 tipajn domojn el diversaj svisaj regionoj kaj montras 250 vivantajn bestojn. Oni vidas malnovajn laborsistemojn. En la muzeo troviĝas ankaŭ aparta kursocentro por malnovaj artaj kaj metiaj laboroj.

 
Ballenberg

Ligiloj en vikipedio redakti

Eksteraj ligiloj redakti