Balotejo estas ĉambro en kiu okazas baloto.

Balotejo en Nov-Jorko en 1900
Balotejo en Britio en ĉ. 1750 - satira pentraĵo laŭ stilo rokoko, de William Hogarth.

En Francio redakti

En Francio, la balotejoj plej ofte situas interne de urbodomoj, de kvartalaj urbodomoj kaj de unuagradaj lernejoj aŭ de taŭga ejo, indikita par prefekta dekreto sekve de propono de la urbestro[1], responsa pri organizado de la balotoj en sia municipo. De 2005, balotejo devas est alirebla de handikapuloj[2].

Tie estas tablo por la balotiloj kaj kovertoj, unu aŭ pluraj balotbudoj kaj tablo dur kiu estos instalitaj la balotilujo kaj kopio de la listo de balotantaro por ricevi la subskribojn de la balotintoj, same kiel la personoj responsaj pri la bona disvolviĝo de la baloto.

La stabo de balotejo konsistas el prezidanto (la urbestro, vicurbestro, kaj, kiam estas multaj balotejoj en municipo, municipa konsiliano, aŭ eĉ persono komisiita de la urbestro se estas pli da balotejoj ol da elektitoj), sekretario kaj almenaŭ du asistantoj, kiuj reprezentas la kandidatojn aŭ la listoj[3]

Ĉiuj diskutoj de la balotantoj estas malpermesitaj interne de la balotejoj[4].

En la balotejo okazas la voĉnombrado[5], kaj la protokolo, subskribita de ĉiuj stabanoj de la balotejo kaj de ĉiuj delegitoj de kandidatoj, estas sendita al la prefektejo por aglomerado kaj kontrolo.

En Svislando redakti

En Svislando, la balotejoj estas plej ofte instalitaj interne de la municipa administracio kaj en lernejoj. Ĉiu balotanto ricevas perpoŝte balotajn dokumentojn (balotiloj kaj balotkarto) kaj povas voĉdoni perkoresponde perpoŝte se la responda letero alvenas antaŭ tempolimo kaj estas sufiĉe afrankita. Eblas ankaŭ enmeti la respondan leteron en leterskatolojn de la administracio ĝis en la vendredo antaŭanta la balotan tagon.

En la balotejo estas stampilo por validig kartojn, unu aŭ pluraj balotbudoj kaj tablo, kie staras du aŭ pluraj balotilujoj, unu por la balotiloj kaj alia por la legitimaj kartoj, same kiel kopio de la registrolibro de balotantaro utila por ricevi la subskribojn de la balotantoj. Se estas pluraj temoj submetataj al balotado, povas esti balotilujo aparta por ĉiu temo. Personoj elektitaj aŭ nomumitaj de la municipa estraro, estas komisiitaj pri bona disvolviĝo de la baloto.

La voĉnombrado estas publika. Ĉiu municipo sendas sian rezulton al la prefektejo, poste al sia kantona kancelierejo, kiu validigas la baloton, kantonan aŭ federacian.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Artikolo R. 40 de la balota regularo
  2. Article L. 62-2 de la balota regularo
  3. Artikoloj R. 42, R. 43 kaj R. 44 de la balota regularo
  4. Artikolo R. 48 de la balota regularo
  5. Artikolo L. 65 de la balota regularo

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Garrigou, Alain. (2012) Les secrets de l'isoloir. Lormont: Éditions Le bord de l'eau, p. 76. ISBN 978-2-35687-172-5.