La bangandoj estas malgranda tribo en Kameruno.

Bangandoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

En sudoriento de Kameruno vivas proksimume 3.800 bangandoj, kiuj loĝas laŭ la strato de Molunduo ĝis Salapoumbé. Ili estas organizitaj en patroliniaj, totemaj klanoj. Ili loĝas patroloke (Rupp 1997: 19pp). La viroj laboras kiel kakao- kaj (parte) kafoplantistoj, kaptil- kaj fusilĉasistoj, fiŝkaptistoj kaj foje salajrolaboristoj. La virinoj kolektas kelkajn arbarajn nelignajn produktojn, fiŝkaptas per kribrilretoj (nasses), distilas brandon kaj kultivas la kampojn.

La rilatoj inter la najbare vivantaj bakaoj kaj la bangandoj ludas rolon sur ĉiuj sociaj terenoj. Tradicie bakaoj kaj bangandoj vivis en interŝanĝa rilato, kiu ligis bakaon per amikeckontrakto (lothi) al bangando. Hodiaŭ tiu rilato ne plu ĝuas la saman valoron kiel antaŭe, sed ankoraŭ estas subtenata de multaj bakaoj kaj bagandoj.

Literaturo redakti

  • Rupp, S.; 1997: Identity, Power and Natural Resources: Mapping the Lobéké Forest of Southeastern Cameroon.Graduate Student Colloquium. Yale.