Bankfaka Esperanta Asocio Tutmonda

(Alidirektita el Bankfakuloj)

Bankfaka Esperanta Asocio Tutmonda estis faka Esperanto-asocio de bankistoj.

Ĝi estis fondita la 9-an de marto 1926 en Berlino kiel Bankfaka Esperanta Grupo, kaj celis propagandon de Esperanto en bankfakaj rondoj kaj daŭran korespondadon kun eksterlandaj samfakanoj. Je la 28-a de decembro 1926 ĝi alprenis la nomon Bankfaka Esperanta Asocio Tutmonda. Ties unua jarkunveno estis je la 10-a de januaro de 1928 en Berlino.

Adreso de la prezidanto (1933): Karl Fischer, Friedrichsruher Str. 3, Berlin-Halensee.

Pri efektiva funkcio de BEAT jam mankis informoj en 1934, kiam la Enciklopedio de Esperanto estis redaktata.