Baquerín de Campos

Baquerín de Campos [bakeRIN deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La hispanlingva vorto Baquerín estus laŭsone komprenebla kiel "Bovisteto" (vaquerín) kaj tiel estas komprenata foje de lokanoj, sed plej verŝajne etimologie ĝi devenas el mozaraba praloĝanto Ibakrim.

Baquerín de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34305
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 4° 47′ U (mapo)42.016666666667-4.7830555555556Koordinatoj: 42° 1′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baquerín de Campos (Provinco Palencio)
Baquerín de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Baquerín de Campos
Baquerín de Campos
Situo de Baquerín de Campos
Baquerín de Campos (Hispanio)
Baquerín de Campos (Hispanio)
DEC
Baquerín de Campos
Baquerín de Campos
Situo de Baquerín de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baquerín de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 23 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La plej frua mencio estas de 1345, kaj en ĝi oni citis Baquerín kiel Baréin.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Santa María de Arbis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti