Barak (kies nomo signifas "fulmo") estis izraela militisto epoke de la lbro de juĝistoj. Filo de Abinoam loĝanta en Kaadesh, li estis ŝarĝita, de profetino Debora kondotiere regis la triban armeon de Neftali kaj de Zabulon, por batali kontraŭ la armeo de kanaananoj de Nordo gvidita de juna Sisera kondotiero ŝarĝita de reĝo Iabin de Cazor. Barak pretendis marsi kontraŭ la malamiko, nur se akompanata de la profetino Debora, nome la vivanta atestaĵo de la dia helpo. a batalo okazis en la ebenaĵo de Izraelo, kie la kanaanna armeo estis venkita kaj masakrita de la armeanoj de Barak malsuprenirantaj el la Monto Tabor.

Barak
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Juĝistoj
Informoj
Sekso vira
Okupo juĝisto
Patro Abinoam
vdr
Barak kaj Debora inspektas la kadavron de Sisera en la tendo de Jael.

La ekzaltado kaj dankado pro la venko estis evidentigitaj en la kantiko kiu sekvas la priskribon pri la eventoj, atribuata kune al Barak kaj Debora.

Debora akompanas Barak al la batalo Miniaturo eltirita el la psaltero de Sankta Luizo.

Laŭ postaj dokumentoj redakti

La Libroj de Samuelo, en la teksto de la Septuaginto, igas tiun Barak, cititan de Gideon kaj Jiftaĥ aŭ Iefte, juĝisto en Izraelo. La septuaginta teksto anstatauas lian nomon per tiu de Bedan (aŭ Badad) nekonata ĉe aliaj fontoj. La famo de Barak, tamen, trairis la jarcentojn; la aŭttoro de la Epistolo al la Hebreoj laŭdas lian fidon je Dio, ĝin egaligante al tiu de Gideon, de Ŝimŝo, de Samuelo kaj de la profetoj.

 
Supozita tombo de Barak aŭ de Debora, najbare de Tel Qadesh.

Vidu ankaŭ redakti