Barbadillo del Pez

Barbadillo del Pez [barbaDiljo delPEZ] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime de Rioĥo. De la loknomo del Pez signifas de la Fiŝo.

Barbadillo del Pez
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09614
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 3° 14′ U (mapo)42.119444444444-3.2283333333333Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 049 m [+]
Areo 20,76 km² (2 076 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barbadillo del Pez (Provinco Burgoso)
Barbadillo del Pez (Provinco Burgoso)
DEC
Barbadillo del Pez
Barbadillo del Pez
Situo de Barbadillo del Pez
Barbadillo del Pez (Hispanio)
Barbadillo del Pez (Hispanio)
DEC
Barbadillo del Pez
Barbadillo del Pez
Situo de Barbadillo del Pez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbadillo del Pez [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 65 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 66 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, en la valo de la rivero Pedroso.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Fine de la 16-a jarcento estis minoj el fero proksime de la loĝloko. En 1794, la loĝloko apartenis al la partio de Can de Muño kaj estis regata de vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), minado, forstado, ĉasado, fiŝkaptado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti