Barbara MOORE, naskita kiel Anna Ĉerkasova (ruse Анна Черкасова; n. la 22-an de decembro 1903 - m. la 14-an de majo 1977), estis Rus-naskita brita inĝeniero kiu akiris famon en la komencaj 1960-aj jaroj pro siaj longdistancaj piediradoj kaj sankredoj.

Barbara Moore
Persona informo
Naskonomo Анна Черкасова
Naskiĝo 22-an de decembro 1903 (1903-12-22)
en Rusia Imperio
Morto 14-an de majo 1977 (1977-05-14) (73-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Moore estis inter la unua generacio de sovetiaj inĝenieroj post la Rusa Revolucio. En 1932 ŝi iĝis longdaŭra ĉampiono de Sovetunio. Ŝi enmigris al Britio en 1939, geedziĝinte kun arta instruisto, Harry Moore. Ili poste divorcis. Ŝi ankaŭ uzis la nomon Barbara Moore-Pataleewa.

En decembro 1959 ŝi marŝis el Edinburgo al Londono. Komence de 1960, ŝi marŝis el John O'Groats al Land's End en 23 tagoj. Ŝi tiam entreprenis 86-tagan piediron el San-Francisko ĝis Novjorko, kie ŝi alvenis la 6-an de julio 1960.

Ŝi estis vegetarana kaj inedia, kredante ke homoj povas travivi sen manĝaĵoj. Ŝi marŝis kunportante nur nuksojn, mielon, krudajn fruktojn kaj legomojn kiel nutraĵon.

Moore opiniis, ke homoj povas vivi ĝis 200 jarojn, forigante tabakon, alkoholaĵojn kaj seksumadon. Ŝi asertis, ke ŝi kuracis sin de leŭkemio per speciala dieto.

Por testi ŝiajn san-teoriojn, ŝi planis konstrui laboratorion apud sia hejmo en Frimley. Ŝi baldaŭ estis puŝita en longan procesan batalon pri kloakoj kaj aliraj vojoj por proksima loĝdomo. Ŝi pasigis jarojn, batalante sian kazon, sed finfine malgajnis en la Alta Kortumo de Justico. Ŝi estis malliberigita pro malestimo al tribunalo post kiam ŝi rifuzis akcepti la verdikton.

Ŝi mortis en Londona hospitalo la 14-an de majo 1977, bankrota kaj proksima al malsato pro ŝia rifuzo manĝi.