Bari (Somalio)

Bari estas administra regiono (gobolka) en nordorienta Somalio, fakte en la plej pinta pinto de Korno de Afriko. Gravaj urboj estas Bosaso (la ĉefurbo) kaj Qardho. Ĝi estas limigita de regionoj Sanaag kaj Sool okcidente, Nugaal sude, la Golfo de Adeno norde, kaj la Hinda Oceano oriente. Laŭ teritoria surfaco, Bari estas la plej granda provinco en la somalia respubliko. La majoritato de la loĝantoj apartenas al la subklanoj Ali Saleebaan kaj Cisman Mohamoud de la Majeerteen, la Dubajoj kaj Reer Salaax de la Warsangeli, kaj la Mohamud Ali subklano de Leelkase, kiuj estas kolektive parto de la plej granda klano nome Darodoj.

Bari
Regiono
Bosaaso2007.jpg

LandoSomalio

Koordinatoj11° N, 50° O (mapo)10.83333333333350.183333333333Koordinatoj: 11° N, 50° O (mapo)
ĈefurboBosaso
- koordinatoj11° N, 50° O (mapo)10.83333333333350.183333333333Koordinatoj: 11° N, 50° O (mapo) [+]
Areo70 088 km² (7 008 800 ha) [+]

HorzonoOrient-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2SO-BR

Bari (Somalio) (Tero)
Regiono Bari en Somalio


Map
Bari
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Eastern Region, Somalia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tiu teritorio estis sufiĉe frapita de la Cunamo kiun kaŭzis la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 el la marbordo de Sumatro, Indonezio. Ĉirkaŭ cento da homoj mortis en la duoninsulo Hafun kaj la marborda ŝoseo, kiu ligas la areon kun la resto de Somalio, estis ege damaĝita.

Divido inter Bari kaj KarkaarRedakti

Laŭ la registaro de la memstara ŝtato de Puntlando, la regiono Bari estas dividita en du administraj regionoj: Bari en la nordo (kun ĉefurbo en Bosaso ) kaj Karkaar en la sudo (kun ĉefurbo en Qardho ).[1]

DistriktojRedakti

Estas ok oficialaj somaliaj distriktoj en Bari[2][3]:

  1. Alula
  2. Bender Bayla
  3. Bosaso - Ĉefurbo de Bari
  4. Gumbax
  5. Iskushuban
  6. Rasa bina
  7. Qandala
  8. Qardho
  9. Carmo
  10. Ufeyn

Estas tribaj areoj, kiuj estas foje nomitaj distriktoj, ĉirkaŭ la jenaj lokoj:

  • Baargaal aŭ Bargal
  • Kod Dhexaad aŭ Kob-dhehaad
  • Rako Raaxo aŭ Rako
  • Ufeyn aŭ Ufayn
  • Waaciye aŭ Uahie
  • Xaafuun aŭ Hafun aŭ Dante
  • Gal-Galaaŭ Galgala aŭ Dante - Ĉe la ĉefurbo de Bari.

ReferencojRedakti