Regionoj de Somalio

Antaŭ la komenco de la Enlanda Milito, Somalio estis dividita laŭ 18 regionoj (en somala lingvo gobollada, singulare gobol), kiuj estis siavice subdividitaj en distriktoj. La plej granda estas Mudug kaj la plej malgranda Banaadir, kie troviĝas la nacia ĉefurbo Mogadiŝo. La plej enloĝata estas Shabeellaha Hoose, kaj la malplej Sool, inter Puntlando kaj Somalilando.

En la fakte sendependa ŝtato Somalilando troviĝas alia regiono Saaxil, ne agnoskita de la centra registaro.

Jen la listo de regionoj kaj ties ĉefurboj:

Numero Regiono Ĉefurbo Areo Loĝantaro
1 Awdal Borama 21.374 417.000
2 Bakool Xuddur 26.962 365.000
3 Banaadir Mogadiŝo 370 1.276.000
4 Bari Boosaaso 70.088 545.000
5 Bay Baidoa 35.156 1.106.000
6 Galguduud Dusa Mareb 46.126 628.000
7 Gedo Garbahaarey 60.389 577.000
8 Hiiraan Beledweyne 31.510 538.000
9 Jubbada Dhexe Bu'aale 9.836 363.000
10 Jubbada Hoose Chisimaio 42.876 668.000
11 Mudug Gaalkacyo 72.933 763.000
12 Nugaal Garoowe 26.180 160.000
13 Sanaag Erigavo 53.374 531.000
14 Shabeellaha Dhexe Jawhar 22.663 864.000
15 Shabeellaha Hoose Merca 25.285 1.400.000
16 Sool Laascaanood 25.036 115.000
17 Togdheer Burco 38.663 942.000
18 Woqooyi Galbeed Hargeisa 28.836 1.190.000


Ŝtatoj redakti

 
Politika mapo de Somalio

Tamen fakte, norda Somalio estas nuntempe dividita en la preskaŭsendependaj ŝtatoj de Puntlando, Somalilando, Galmudugo kaj Maĥiro. La sudo estas almenaŭ oficiale regata de Transira Federacia Registaro, kvankam ankaŭ ĝi fakte estas regata de diversaj Islamaj grupoj (Islamaj Kortumoj) krom la urboj de Baidoa kaj Mogadiŝo. Laŭ la fakta konsidero estus do 27 regionoj.

Fakta divido (fine de januaro 2009) redakti

  • Maĥiro
    • Madar (Badhan) noto: Tiu regiono estis parto de Sanaag
    • Boharo (Dhahar) noto: Tiu regiono estis parto de Sanaag
    • Sanaag (Ceerigaabo) noto: Somalilando kontrolas la okcidentan duonon de Sanaag kaj Ceerigaabo, kaj Norda lando kontrolas parton de Ceerigaabo kaj zonon de teritorio sude de la urbo.
    • Okcidenta Bari (Galgala) noto: Tiu regiono estis parto de Bari
  • Galmudugo
    • Mudugo (Gaalkacyo) noto: la norda duono de Gaalkacyo kaj la regiono de Mudug estas kontrolita de Puntlando
    • Hobyo (Hobyo) noto: Tiu regiono estis parto de Mudug
    • Harardhere (Harardhere) noto: Tiu regiono estis parto de Mudug kaj la reala kontrolo de laregistaro estas limigita

El tiuj makroregionoj, nur Somalilando deklaris rektan sendependon; la aliaj tri postulas aŭtonomion ene de federa Somalio.

Vidu ankaŭ redakti