Bay estas administra regiono (gobolka) de suda Somalio. Ties ĉefurbo estas Baidoa. Ĝi estas limigita de la somaliaj regionoj de Bakool, Malsupra Shabele, Meza Juba, kaj Gedo. La regiono de Bay estas unu el la plej loĝataj regionoj de Somalio kaj konsistas el la jenaj distriktoj:

  • Baidoa (la ĉefurbo)
  • Buurhakaba
  • Diinsoor
  • Qansaxdheere
  • Berdaale
Bay
Regiono
regiono de Somalio [+]

LandoSomalio

Koordinatoj3° N, 44° O (mapo)3.074444444444443.835277777778Koordinatoj: 3° N, 44° O (mapo)
ĈefurboBaidoa
- koordinatoj3° N, 44° O (mapo)3.074444444444443.835277777778Koordinatoj: 3° N, 44° O (mapo) [+]

ISO 3166-2SO-BY

Bay (Somalio) (Tero)
Bay (Somalio) (Tero)
Regiono Bay en Somalio

Bay (Somalio) (Somalio)
Bay (Somalio) (Somalio)
DEC

Map
Bay
Vikimedia Komunejo:  Bay Region [+]
vdr

Baidoa estis iam la ĉefurbo de la malnova regiono de Supra Juba, kiu nuntempe konsistas el Bay, Gedo, Bakool kaj plej parto de la Meza Juba (Jubbada Dhexe). Nuntempaj regionoj estis kreitaj en la 1970-aj jaroj de la militista reĝimo.

Klanoj redakti

Somaloj redakti

Rahanweyn (kiu konsistigas la majoritaton de la regiona populacio):

  • Mirifle
    • Siyeed
      • Boqolhore
      • Leysan
      • Hariin
      • Eelaay
      • Garwaale
    • Sagaal
      • Hadame
      • Luwaay
      • Yantaar
      • Hubeer
      • Geelidle
  • Digil
    • Dabarre
    • Garre

Darodoj:

  • Marehanoj
  • Facaayo
  • Awr-male (Warsangeli, subklano)

Havijeoj:

Nesomaloj redakti

Reer Shabeelle (Somaliaj Bantuoj)

Lingvoj redakti

La majoritato de tiu regiono parolas la dialekton Af-Maay de la somala. Oni parolas ankaŭ la dialektojn Af-Dabarre kaj Af-Garre kaj la norman somalan.

3° 4′ 28″ N 43° 50′ 7″ O / 3.07444 °N, 43.83528 °O / 3.07444; 43.83528 (mapo)