La havijoj estas klano de la somaloj. Ili proksimume konsistigas 25 % de la loĝantaro de Somalio. Depende de la fonto foje la havijoj, foje la darodoj estas nomataj la plej granda klano de la somaloj.

Havijeoj
etnoklano
somaloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La havijoj loĝas en suda kaj centra Somalio kaj en la najbaraj Kenjo kaj Etiopio (Ogadeno). Subklanoj de la havijoj estas interalie:

  • Abgaloj
  • Aĵuranoj
  • Degodioj
  • Habar-Ĝidiroj
    • Sakadoj
  • Havadleoj
  • Murusadeoj.