Jawhar

(Alidirektita el Jowhar)

JowharJawhar (en somala Jowhaar, en araba جوهر‎, en itala Villaggio Duca degli Abruzzi) estas ĉefurbo de Shabeellaha Dhexe, regiono de suda Somalio (situa je 2° 46.8′ N 45° 30.048′ O / 2.7800 °N, 45.500800 °O / 2.7800; 45.500800 (mapo)Koordinatoj: 2° 46.8′ N 45° 30.048′ O / 2.7800 °N, 45.500800 °O / 2.7800; 45.500800 (mapo)), kaj, kune kun Baidoa, formas la administran ĉefurbon de la Transira Federacia Registaro, kiu ĵus rekaptis ĝin el la Islamaj Kortumoj.

Jawhar
vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 2° 47′ N, 45° 30′ O (mapo)2.783333333333345.5Koordinatoj: 2° 47′ N, 45° 30′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Jawhar (Somalio)
Jawhar (Somalio)
DEC
Jawhar
Jawhar
Situo de Jawhar
Jawhar (Somalio)
Jawhar (Somalio)
DEC
Jawhar
Jawhar
Situo de Jawhar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jowhar [+]
vdr
Politika mapo de Somalio montranta la situon de Jowhar (tie "Giohar"), norde de Mogadiŝo, kun ruĝa punkto.

La urbo situas je 90 km laŭlonge de ŝoseo norde de la nome nacia ĉefurbo de Mogadiŝo. Estas flughaveno norde de la urbo.

Historio redakti

Jowhar havas ĵusan historion, kiu komencis post la 2MM dum la italia kolonia periodo. Ĝi estis fondita de itala duko, nome Luigi Amedeo Savoia, kiu unue venis al la afrika kontinento en 1883 kaj tuje amis ĝin. Per deziro diferencigi tiun parton el la milionoj de malriĉuloj en la kontinento, li arigis monon por konstrui akvorezervejojn, ŝoseojn (kaj eĉ fervojon), lernejojn, hospitalojn, preĝejoin kaj moskeon por vilaĝo kiun en 1920 li kreis kaj nomigis Villagio Duca degli Abruzzi. Li edziĝis al somalino kaj mortis en tiu vilaĝo[1].

Villaggio Duca degli Abruzzi redakti

Itala esploristo kaj nobelulo Luigi Amedeo Savoia-Aosta fondis en 1920 la vilaĝon Villaggio Duca degli Abruzzi kiel agrikultura setlejo en Itala Somalio. En 1926, la kolonio enhavis 16 vilaĝojn, kun ĉirkaŭ 3,000 somalaj kaj 200 italaj loĝantoj.

Situa inter la klanoj de la Darodoj kaj la Havijeoj, la areo estas de strategia gravo. Ĝi estas ankaŭ de konsiderinda ekonomia valoro pro la plantejoj de banano, kotono kaj sukerkano.

El 1911 la italoj resetligis la loĝantaron kaj sukcesis ke Villaggio Duca degli Abruzzi estas la plej sukcesa agrikulturejo en Somalio antaŭ la 2MM kaj eĉ havis kelkaj nutrindustriojn.[2].

Dum la 1920-aj jaroj, pro konstruo de akvorezervejo, la italoj devigis novan resetladon kaj tio kaŭzis ĝenon al la loĝantaro. Tamen italoj ege agrable restis en la regiono kaj kiam la fondinto Luigi Amedeo estis mortonta, li ne volis reveni en Italion kaj restis por morti en Jowhar, kie li estas ankoraŭ enterigita.

En 1940, la Villaggio Duca degli Abruzzi (aŭ "Villabruzzi") havis populacion de 12,000, el kiuj preskaŭ 3,000 estis Italsomaloj. La italoj konstruis fervojon el Jowhar al Mogadiŝo kiu utilis por eksporti bananojn kaj kafon al Eŭropo.

Post 2MM redakti

Jowhar ŝanĝis sian nomon el la itala Villaggio Duca degli Abruzzi al la aktuala en 1960, kiam prezidento Siad Barre ekmalkoloniigis Somalion. Bedaŭrinde la posteuloj de la italaj kolonoj foriris kaj la ekonomia disvolviĝo malplibonigixis: la ekonomio reiris al la nura brutobredado.

Jowhar iĝis regiona ĉefurbo meze de la 1980-aj jaroj kiam Mogadiŝo estis forprenita de la regiono Shabeellaha Dhexe por formi sian propran regionon, nome Banaadir.

Rolo en Transira Federa Registaro redakti

Kiel parto de traktato de 2004, Jowhar kaj la urbo de Baidoa kunformas kunan administran ĉefurbon de Transira Federa Registaro, for de Mogadiŝo pro sekurigaj kialoj. Lukotj minacis la pacprocezon, sed julie de 2005, transira prezidento Abdullahi Yusuf Ahmed relokiĝis al la urbo el sia bazo en Bossaso, kaj renkontiĝante la transiran ĉefministron Ali Mohammed Ghedi, jam loĝinta en la urbo de unu monato. Parto de la parlamento baziĝis en Jowhar, dum kelkaj ministrejoj establiĝis en Mogadiŝo.[3] Februare de 2006, spite la sekurecaj kialoj[1], la du politikestroj moviĝis al Baidoa, kie oni decidis, ke la parlamento funkciu.

Ĵusa luktado redakti

Vidu artikolon Batalo de Jowhar

Junie de 2006, la militestroj de la Alianco perdis Mogadiŝon post la kelkaj monatoj de lukto.[4] La venkaj Islamaj Kortumoj alproksimiĝis al la urbo, sed ties parolanto Sheikh Sharif Ahmed aertis, ke ili ne intencis ataki Jowhar, se ili ne estas atakitaj.[5] Tamen je la 13a de junio de 2006, la Islamaj Kortumoj atakis la urbon el la nordo, kontraŭ la armeanoj de Mohamed Dhere, kaj kaptante la urbon.[6]

La 27an de decembro de 2006, la armeo de la internacie helpita transira registaro, kun etiopiaj trupoj, rekaptis Jowhar el la Islamaj Kortumoj.[7]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti