Baristo, aŭ en Esperanto prefere kafeisto, estas metiist(in)o kiu dediĉas sin al la preparado de espreso kaj rilataj trinkaĵoj kiel kapuĉino. La kafeisto estas specialisto pri preparado kaj servado de kafo. Li aŭ ŝi scias preskaŭ ĉion pri la tekniko de la espresomaŝino kaj la procezoj implikitaj en la preparado de la espreso. Baristo ofte mastras teknikon por fari belajn bildojn sur la kafoŝaŭmo: lakto-arto (arte latte).

Partoprenanto en la Monda Barista Ĉampioneco en 2006

Vidu ankaŭ redakti