Lakta arto

Lakta arto (alilingve ofte latte art) estas arta maniero ornami kafon (plejparte kafon laktan (caffellatte[1])[2] aŭ alian trinkaĵon farita el espreso kaj laktoŝaŭmo kiel kapuĉino aŭ varma ĉokolado), per diversaj dezajnajn figuroj kaj formoj (ĉefaj formoj estas ekzemple floro aŭ koro) sur la surfaco de la trinkaĵo verŝante laktan emulsion en la espresokafon[3][4].

Laktarta Emoĝio.

La fina formo de la trinkaĵo estas determinata de la karakterizaĵoj de la espresokafo kaj lakto, la kvalito de la kafmaŝino kaj, ĉefe, la kapabloj kaj sperto de la baristo (kafisto, espresito) kiu preparas la trinkaĵon.

Kiel preparado la lakto estu alportata al temperaturo de 65-67 °C, ĉe kiu certa kvanto da ŝaŭmo estas liberigita. Ĉi tiu speco de dekoracio ne estas limigita al caffe latte (kafo lakta), sed ankaŭ estas aplikata al aliaj varmaj trinkaĵoj al kiuj aldoniĝas laktoŝaŭmo, kiel kapuĉino kaj varma ĉokolado.

Historio redakti

La arta finpretigo de kafo havas siajn komencojn en Italio, sed ĝi fariĝis grava nur en kafejoj en Usono fine de la 80-aj jaroj kaj fruaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. De tie ĝi rapide disvastiĝis tra la mondo.

Kemio redakti

Latte Art (lakta arto) estas miksaĵo de du koloidoj, nome kremo (kiu estas emulsio de kafa oleo kaj farita kafo) kaj mikroŝaŭmo (kiu estas ŝaŭmo de aero kaj lakto). Lakto mem estas emulsio de butergraso kaj akvo, dum kafo estas miksaĵo de kafograsoj kaj akvo. Neniu el ĉi tiuj koloidoj estas stabila - la kremo malaperas de la espresso, dum la mikroŝaŭmo rompiĝas en pli seka formo de ŝaŭmo kaj likva lakto.

Tekniko redakti

 
En Italio oni ŝatas laktoartan kapuĉinon. Ĝi iel estas formo de tekt-arto.

Ĉi tiu tekniko postulas altkvalitajn ekipaĵojn kaj ingrediencojn kaj, ĉefe, personan atenton de la baristo. Antaŭ ol la "artisto" (barista), verŝas la ŝaŭman lakton en la kreman tavolon de espreso, la kafo devas havi belan ŝaŭmon (la kremon) sur la surfaco de la kafo. Ĉi tiu tekniko postulas bonan lertecon por akiri kreman kaj glatan laktan ŝaŭmon tiel ke ĝi pruntedonas sin al lakto-arto

Per ŝajne simplaj movoj de verŝado de ŝaŭmo kreiĝas la plej belaj kaj diversaj grafikaj ŝablonoj sur la surfaco de la laktokafo, kiel floro, folio, koro, pomo,pli altnivelaj motivoj kiel tulipo, drako, tulipo kaj cigno, aŭ abstraktaj geometriaj motivoj kaj multe pli, foje kun aldono de iu vorto[3].

Alia tekniko estas entiri laktan ŝaŭmon per pinta objekto. Internacie tio estas referita per la angla esprimo "etching" (mordado).

Preparado redakti

Por akiri taŭgan ŝaŭmon por ĉi tiu arto, certa tekniko estas necesa kiam ĝi varmigas per la vaporigilo de espresso-maŝino. Gravas konsideri, ke tio, kion oni serĉas, estas densa kaj konstanta kremo sen mikrobobeloj. Jen la sekvendaj paŝoj:

  1. Verŝu sufiĉan kvanton da freŝa, plengrasa lakto en la kruĉon.
  2. Enmetu la kanulon de la vaporigilo (laktoŝaŭmigilo) minimume sur la surfacon de la lakto.
  3. Enŝaltu la vaporigilon/laktoŝaŭmigilon.
  4. Estas ege grave, ke la kanulo de la laktoŝaŭmigilo estu metita sur sian flankon, tiel ke la lakto rapide kirliĝu por eviti sekan, neflekseblan ŝaŭmon.
  5. Dum la lakto komencas kirli, komence tenu la kanulon
  6. Kiam ĝi atingas 37 °C, enigu la kanulon de la vaporigilo/laktoŝaŭmigilo pli profunde en la lakton.
  7. Daŭrigu ĝis 65 °C.
  8. Malŝaltu la kanulon de la vaporigilo kaj forigu ĝin el la kruĉo.
  9. Frapu la kruĉon sur la tablon kaj movu ĝin en cirkloj por forigi eventualajn bobeletojn kiuj eble formiĝis.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. (itala) Caffellatte, en Treccani.it – Vocabolario Treccani on line, Istituto dell'Enciclopedia Italiana.
  2. La termino 'kafo lakta' venas de la itala termino caffellattecaffè latte, de caffè (kafo) kaj latte (lakto).
  3. 3,0 3,1 (en) "What Is Latte Art?", latteartguide.com
  4. (en) "Latte Art Guide", CoffeeGeek, alirita la 17-an de februaro 2012. Arkivita de la originalo ĉe la Wayback Maŝino, la 2-an de aŭgusto 2011

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti