Barrios de Colina [BArjos dekoLIna] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Barrios de Colina
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09199
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 57  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 3° 28′ U (mapo)42.396111111111-3.4597222222222Koordinatoj: 42° 24′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 969 m [+]
Areo 23,49 km² (2 349 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barrios de Colina (Provinco Burgoso)
Barrios de Colina (Provinco Burgoso)
DEC
Barrios de Colina
Barrios de Colina
Situo de Barrios de Colina
Barrios de Colina (Hispanio)
Barrios de Colina (Hispanio)
DEC
Barrios de Colina
Barrios de Colina
Situo de Barrios de Colina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barrios de Colina [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Preĝejo de Sankta Johano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 51 loĝantojn.

Ĝi perdis 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 23 km norde de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas najbare al la Sierra de la Demanda.

La municipa teritorio enhavas du submunicipojn, nome San Juan de Ortega kaj Hiniestra.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, iom rilate al monaĥejo de la 12-a jarcento en la Jakoba Vojo kiu gravis ekzemple por la fondo de la nuna submunicipo San Juan de Ortega.

Barrios de Colina formis parton de la komunumaro Hermandad de Montes de Oca en la partido de Juarros, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj kaj ĉefe la monaĥejo de San Juan de Ortega.

Bildoj de la monaĥejo de San Juan de Ortega redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti