Barruelo del Valle

Barruelo del Valle [baRŬElo delBAlje] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Barruelo del Valle estas etimologie komprenebla kiel Kvartaleto de la Valo.

Barruelo del Valle
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 5° 4′ U (mapo)41.674166666667-5.0691666666667Koordinatoj: 41° 40′ N, 5° 4′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 13,6 km² (1 360 ha) [+]
Barruelo del Valle (Provinco Valadolido)
Barruelo del Valle (Provinco Valadolido)
DEC
Barruelo del Valle
Barruelo del Valle
Situo de Barruelo del Valle
Barruelo del Valle (Hispanio)
Barruelo del Valle (Hispanio)
DEC
Barruelo del Valle
Barruelo del Valle
Situo de Barruelo del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barruelo del Valle [+]
vdr
Barruelo del Valle en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,6 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 47 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el 1920 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Castromonte, Monte de San Lorenzo, Torrecilla de la Torre, Torrelobatón, Villasexmir, Adalia kaj San Cebrián de Mazote, ĉiuj samprovincaj.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo («tritiko, sekalo, hordeo, legomoj kaj iom da sumako») kaj brutobredado kaj rilata komercado de greno al la Kanalo de Kastilio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kaj ermitejo. Oni ŝtelis du figurojn el la preĝejo, sed ili estis poste rekuperitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti