Malfermi la ĉefan menuon
Ironbottom Sound fotita la 7an de Aŭgusto 1942 nome la tagon kiam la Aliancanoj surteriĝis en Guadalcanal kaj Tulagi kaj unu tagon antaŭ la batalo ĉe insulo Savo. Centre estas insulo Savo kun Guadalcanal for maldekstre.

La Batalo ĉe insulo Savo, konata ankaŭ kiel unua batalo ĉe insulo Savo kaj, en japanaj fontoj, kiel la unua batalo ĉe la Salomona Maro (第一次ソロモン海戦 Dai-ichi-ji Soromon Kaisen), kaj populare inter aliancanaj veteranoj de Guadalcanal kiel la Batalo de la kvin sidantaj anasoj,[1][2] estis marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito luktita inter la Imperia Japana Ŝiparmeo kaj la militŝipaj fortoj de Aliancanoj. La batalo okazis la 8an kaj 9an de Aŭgusto 1942 kaj estis la unua ĉefa grava marbatalo en la kampanjo de Guadalcanal, kaj la unua de kelkaj marbataloj en la markolo poste nomita Ironbottom Sound, ĉe la insulo Guadalcanal.

La Imperia Japana Ŝiparmeo, reage al amfibiaj surteriĝoj de Aliancanoj en Orientajn Salomonojn, preparis forton de sep krozoŝipoj kaj unu destrojero sub la estreco de la Vicadmiralo Guniĉi Mikaŭa. Tiuj fortoj navigis el japanaj bazoj en Nova Britio kaj Nova Irlando, kun la intenco interrompi la surteriĝojn fare de Aliancanoj atakante la subtenajn amfibiajn ŝiparojn kaj ties helpan forton. Tiu forto de Aliancanoj konsistis el ok krozoŝipoj kaj dekkvin destrojeroj estritaj de la brita admiralo Victor Crutchley VC, sed nur kvin krozoŝipoj kaj sep destrojeroj estis implikitaj en la batalo. En nokta militagado, Mikaŭa tute surprizigis kaj interrompis la iradon de Aliancanoj, sinkante unu aŭstralian kaj tri usonajn krozoŝipojn, dum suferis nur malpezan damaĝon siaflanke. La batalo estis ofte citita kiel la plej forta malvenko en bataloj en la historio de la Usona Ŝiparmeo.[3]

Post la dekomenca impliko, Mikaŭa, timante la atakon de aliancanaj aviadilŝipoj kontraŭ sia ŝiparo, decidis retiriĝi sub la kovro de la nokto pli ol klopodi lokigi kaj detrui la aliancanajn invadtransportojn. La japanoj tuj atakis la ceterajn aliancajn militŝipojn kaj la amfibian forton por retiriĝi pli frue ol planite, provizore lasante kontrolon de maroj ĉirkaŭ Guadalcanal al la japanoj. Tiu frua retiriĝo de la ŝiparo lasis la aliancanajn surterajn fortojn (ĉefe usonajn marsoldatojn), kiuj estis surteriĝintaj en Guadalcanal kaj najbaraj insuloj nur du tagojn antaŭe, en malfacilegaj kondiĉoj, kun limigitaj liveraĵoj, ekiparo, kaj manĝo reteni sian strandokapon.

La decido de Mikaŭa retiriĝi sub la kovro de la nokto pli ol klopodi detrui la aliancanajn invadtransportojn estis baze fondita sur la alta risko de la frapoj de aliancanaj aviadilŝipoj kontraŭ sia ŝiparo dum la tagolumo. Fakte, la aliancanaj aviadilŝipoj, simile timante la japanan atakon, jam estis same retiriĝintaj el la operaca areo. Tiu mistrafita oportuno kripligi (pli ol interrompi) la liveradon al la aliancanaj fortoj en Guadalcanal kontribuis al la japana malkapablo por posta rekapto de la insulo. En tiu frua grava stadio de la kampanjo, tio permesis al la aliancanaj fortoj konstruis tranĉeon kaj fortikiĝis per sufiĉa forto por sukcese defendi la areon ĉirkaŭ la flughaveno Henderson Field ĝis aldona alianca plifortigo alvenos poste en la jaro.[4]

La batalo estis la unua el kvin multekostaj, grandskalaj mar- kaj aer-bataloj okazintaj en subteno de la surteraj bataloj en Guadalcanal mem, ĉar la japanoj serĉis kontraŭi la usonan ofensivon en la Pacifiko. Tiuj marbataloj okazis ĉiujn kelkajn tagojn, kun pliiĝantaj prokrastoj de ambaŭ flankoj por regrupigi kaj prepari sin, ĝis la 30a de Novembro, 1942, kiam okazis la Batalo de Tassafaronga (foje referencata kiel la Kvara Batalo de la insulo Savo aŭ en japanaj fontoj la Batalo de Lunga Pinto (ルンガ沖夜戦)) — post kio la japanoj, evitante kostajn perdojn, klopodis liveri pere de submarŝipoj kaj barĝoj. La fina marbatalo, nome la Batalo de insulo Rennell (japane: レンネル島沖海戦), okazis kelkajn monatojn poste nome la 29an kaj 30an de Januaro, 1943, kiam la japanoj estis preparantaj por evakuai siajn restantajn terfortojn kaj retiriĝi.

NotojRedakti

  1. Leckie, Robert Strong Men Armed: The United States Marines Against Japan. Da Capo Press, 2011. Origine publikigita: New York: Random House, 1962. OCLC 561214425. p. 35. Alirita la 7an de Decembro 2018.
  2. Johnson, William Bruce. The Pacific Campaign in World War II: From Pearl Harbor to Guadalcanal. London; New York: Routledge, 2006. ISBN 978-0-415-70175-4. p. 188. Alirita la 7an de Decembro 2018.
  3. "HyperWar: Disaster at Savo Island, 1942". Alirita la 7an de Decembro 2018.
  4. Toland, John (1970). "The Rising Sun: The Decline and Fall of the Japanese Empire 1936–1945". Random House. p. 374.